Hieraŭ mi ricevis librojn, kiujn mi aĉetis ĉe katalogo de UEA kaj hodiaŭ mi legis konatan romanon de Claude Piron “Gerda Malaperis”.
Fakte, mi iam komencis spekti la filmon, sed ne finspektis ĝin.
Kiam mi elektadis la libron en la reto, mi pensis ke ĝi estas serioza dika libro, sed nun aperis, ke tute ne! Ĝi konsistas sole de 60 paĝoj kun sufiĉe grandaj literoj, kiujn oni ofte uzas por infanlibroj, do mi legis ĝin tuj.
Kiel kutime mi faras kun literaturo en alilandaj lingvoj, mi legis ĝin laŭte por praktiki prononcadon. Ankaŭ mi eksciis kelkajn novajn vortojn, kiujn mi metis al mia Anki Esperanto kartaro.
La romano estas skribita por instruado, do la rakonto estas sufiĉe simpla sed kun intrigo, kaj mi kun plezuro senprobleme legis ĝin. Ĝi estas perfekta por mia nivelo de Esperanto. Fakte ĝi iom revivigis mian Esperanton, ĉar dum la longa tempo mi ne legis kaj ne parolis multe.
Do la sekva libro, kion mi legu estas “Lasu min paroli plu”. Verdire mi jam legis ĝin en interreto, kaj ĝi tiom plaĉis al mi, ke mi ekvolis havi ĝin en papero.
]]>Oni povas diri ke kafeino estas malpeza drogo ĉar ĝi havas precipajn ecojn de drogo:
Jen la listo produktoj kun kafeino, kiujn homoj ofte konsumas:
Mi decidis provi vivi unu semajno tute sen kafeino, kaj mi tute ne konsumos produktojn de kafeino (eĉ pecon de ĉokolada biskvito!).
Ĉiu tage mi skribu kion mi sentas, do ĉi tia artikolo estos eta taglibro Se vi interesiĝas, bonvolu sekvi mi ĉe Twitter, mi faros anoncon pri nova informo tie ĉiu tage dum la sekva semajno.
Mi dormis nur 4 horoj. Do kompreneble dum la tuta tago mi volis dormi. Ununura likvaĵo, kiun mi trinkis, estis akvo (krom glaso da lakta koktelo vespere). En mia oficejo ni havas rekon kaj paralelstangoj, kaj post farado de ekzercoj dum 20-30 minutoj mi sentis sin tre vigle, sed poste volis dormi eĉ pli kaj sentis sin lace.
En kuirejo mi vidis kiel miaj kolegoj manĝis laktan ĉokoladon. Mi imagis pecon de la bongusta ĉokolado sur mia lango… Mmm.. Kaj tuj haltigis tian fantazion.
Do mia tago pasis sen kafeino. Mi iris dormi iom post meznokto kaj tuj endormiĝis, ĉar mi sufiĉe lacis.
Mi vekiĝis je 12-a horo. Mi dormis ĉirkaŭ 11 horoj kaj sentis sin bonege. Mi devas konfesi, ke mi vidis sonĝon, ke mi trinkas verdan teon en oficejo. Sed tio estis nur sonĝo. Dum la tuta tago mi havis bonan humoron kaj naĝadis multe en lago. Mi iris dormi je la 11-a vespere kaj rapide endormiĝis.
Dimanĉo. Mi mem vekiĝis je la sesa kaj ne plu povis dormi, kvankam vi volis. Mi prenis banon kun varma akvo kaj faris matenajn ekzercojn. La unua duono de la tago pasis tre vigle, sed vespero mi, kiel kutime, lacis kaj volis dormi. Dum la tago mi trinkis akvon, sukon kaj kompoton. Mi iris dormi ĉirkaŭ je la dekdua, sed ne povis endormiĝi tuj.
Mi vekiĝis je la sepa, dankon al horloĝo. Starigi sin ne estis facili ĉi-matene. Post farado de kelkaj ekzercoj mi vere vekiĝis. Estis nova semajno kaj nun dum la tuta semajno vi havos lecionojn de la hispana je la oka matene. En oficejo mi tre volis dormi. Mi notis, se mi faras fizikan movadon mi sentas sin iom pli bone. Dum la tago mi estis dormema, sed vespere vi fariĝis pli vigla.
La tago estis tre simila al la antaŭa. Mi vekiĝis je la sepa denove kaj endormiĝis iom post meznokte. De tempo al tempo vi volis dormi en laborejo.
Mi vekiĝis je la sepa, kaj iris dormi meznokte. Sentis sin sufiĉe bone, kvankam vekiĝado ne estis tre facila.
Kiel kutime mi volis dormi matene. Humoro estis stranga, mi sentis sin strange. Mi ne rapidis, mi estis trankvila. Aperis sento de granda certeco, eĉ mi ne sciis pri kio ekzakte mi certis. Mi simple ne zorgis plu. Sed samtempe mi ne estis tiom emocia kiam antaŭ. Povas esti, ke estas pro manko de bona dormo.
Finfine mi ne volis trinki teon aŭ kafon.
Mi volas pardonpeti ke mi ne skribis ĉiu tage, kiel mi planis.
Mi povas diri, ke la eksperimento sukecesis. Hodiaŭ estas 26-a de Julio kaj mi jam ne trinkas kafon dum tre semajnoj, kaj simple ne volas.
Kaj mi volas danki al via respondo! Mi tre ĝojas, ke ankaŭ iu de vi decidis aliĝi a la eksperimento kaj malkovris novan vivon, vivon sen kafo!:)
]]>Mi uzis diversajn kursojn kaj ilojn, kaj mi kredas, ke ili kune donas pli egan efekton por la edukado ol iu sola kurso. Do, mi komencu!
Por komenco lernantojn bezonas iun bazan kurson, kiu estus skeleto por lernado, de kiu lernanto povus ekscii pri la gramatikaj aferoj. Por tio mi povas rekomendi almenaŭ du kursojn:
Por memoradi vortojn mi uzas Anki. La programo estas kreita por memori ĉion. La ideo estas simpla: vi havas kartaron kun kartoj. Ĉiu karto havas frontan kaj malantaŭan flankojn. Sur la fronta flanko estas skribita demando(ekzemple vorto), kaj sur la malantaŭa estas respondo(ekzemple traduko de la vorto). La programo montras al vi frontan flankon, kaj vi devas mem decidi, ĉu vi konas tion karton? Se vi tute ne konas ĝin, ĝi estos montrita al vi post kelkaj minutoj denove, se vi tre bone konas, la programo montros ĝin al vi post pli longa tempo(ekzemple post kelkaj tagoj, semajnoj, monatoj - tio dependas).
En la reto jam ekzistas multaj kartaroj kreitaj de volontuloj. Mi uzis kartaron nomita “Esperanto 101”.
Kartaro | Karto | Malfermita karto |
La programo estas bonega por poŝtelefono! Ĉiu tage mi atingas oficejon per metropoliteno, kaj la vojo daŭras tutan horon, por mi tio estis bona oportuno lerni Esperanton!:) Nun sammaniere mi lernas hispanajn vortojn.
Por komenco mi rekomendas “Lasu Min Paroli Plu” de Claude Perion. Estas aro de rakontoj skribita por edukitaj celoj. Ĝi komencas per simpla eta rakonto, kiun povas kompreni ĉiuj. Kaj poste unu post unu la rakontoj gradiĝas kaj novaj vortoj aperas.
Trovu esperantajn amikojn en la sociaj retoj(Lernu.net, Facebook, Vkontakte, Google+, Twitter) kaj komencu korespondi! Tio sufiĉe helpas, kiam ni lernas lingvojn, ĉar korespondi estas ĉiam interese, kaj ni havas pli multe da motivado. Mi starigis tion ĉi blogon por praktiki mian skribkapablon, kaj nun mi iam skribas ion interesan ĉi tie.
Inter retaj vortaroj al mi plej plaĉas Glosbe.com. Ĝi havas bonajn tradukojn el/al Esperanto kompare al aliaj vortaroj kaj tradukiloj, kiujn mi sukcesis trovi.
Por poŝtelefono kun Android mi rekomendas PReVo.
Ekzistas multaj esperantistaj radioj en la reto. Muzaika estas mia la plej ŝatata. Mi aŭskultas ĝin preskaŭ ĉiutage dum duonhoro, kutime antaŭ mia endormiĝo. Komence, kiam mi nur lernis la lingvon, mi komprenis nur kelkajn vortojn en granda frazo, sed poste komprenadis pli kaj pli. Cerbo bezonas trejnadon por kompreni rapidan paroladon.
Por Android ekzistas bonega programo “Esperanto-radio” per kiu vi povas aŭskulti ankaŭ aliajn esperantajn radiojn.
Muzaiko - raporto ludas | Muzaiko - muziko ludas |
Ankaŭ aŭskultado de muziko ege helpas: mi aŭskultadis kantojn de Persone, Dolĉamar, La Perdita Generacio kaj aliaj muzikistoj. Mi interesiĝis pri tekstojn, tradukis ilin kaj kantis.
Jen 2 bonegajn vidaĵojn en Esperanto por komencantoj:
Trovu esperantajn amikojn en la reto kaj korespondu, organize skajpajn paroladojn. Mi vivas en Ukrainio kaj de tempo al tempo mi havas paroladojn per skajpo kun amikoj en Argentino kaj Brazilo. Estas tre malproksime de mi, kaj niaj landoj estas tute diversaj, do tio estas ege interese:)
Provu trovi esperantan klubon en via urbo, aŭ se ĝi ne ekzistas, organizu ĝin mem! Almenaŭ vi povas provi esperantigi viajn amikojn, kaj praktiki Esperanton kun ili. Ekzemple, mi kaj mia koramikino havas tagojn, kiam ni parolas en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj por praktiti ilin.
Mi esperas, ke ĉi tiujn simplaj konsiloj helpos al vi aŭ al viaj amikoj ekposedi Esperanton. Dankon pro la legado!:)
]]>Roskilde estas ĉiujara muzika festivalo en Danio, kiu okazis ĉirkaŭ Roskilde urbo, 30km de Kopenhago. Ĝi estas la plej granda muzika oranĝo en Danio, kaj kutime oni havas ĉirkaŭ 100,000 partoprenantojn. Dirinde, ke 30,000 de la partoprenantoj estas volontuloj, kiuj helpas organizi la festivalon kaj partoprenas ĝin senpage. Volontuloj prezentas diversajn daniajn organizaĵojn. La festivalo daŭras naŭ tagojn.
En majo mi aliĝis al la festivalo kiel volontulo de DEJO per tiu retpaĝo. Mi loĝas en Ukrainio, kaj por vojaĝi tien, mi bezonas ŝengenan vizon. Do organizantoj helpas kaj sendas invitleteron, se estas bezonata.
Dum 2 semajnoj mi kolektis dokumentojn por la vizo. Vere ne estas gajiga proceduro. Ĝuste unu monato antaŭ la komenco de la festivalo mi transdonis dokumentojn al viza centro en mia urbo. Alie mi devus vojaĝi en Kievon(ĉefurbo) por viziti la danian ambasadejon. Tio daŭrus tagon, do mi ŝparis tempon(sed ne monon, ĉar servo de la viza centro havas propran prezon). Oni diris ke tio daŭros 10 tagojn, do mi havis sufiĉe da tempo(almenaŭ mi pensis tiel).
Post 2 semajnoj nenio okazis. Mi telefonis al la viza centro, kaj demandis. Virina voĉo respondis, ke miajn dokumentojn estas transdonitaj al la ambasadejo, sed ili ne respondis ankoraŭ. “Nu, bone” pensis mi.
Mi atendis ankaŭ semajnon. Nenio. Mi denove telefonis. Estis la sama respondo. Mi iom koleriĝis. Ĉar mi ne povis konfirmi al la partoprenantoj, ke mi venos, kaj mi devus aĉeti avia biletojn.
Restis nur tri tagojn. Mi denove telefonis kaj eksplikis la situacion. Oni konsilis skribi rekte al la ambasadejo kaj donis al mi la retadreson. Do mi skribis. Kaj post 2 horoj mi ricevis respondon, ke miajn dokumentojn estas traktitaj, kaj mia pasporto estos ne Ĥarkovo baldaŭ.
Tiamaniere mi havis nur du tagojn por prepari sin: aĉeti biletojn, aĉeti bezonatajn aĵojn(dormosako, pluvbotojn, ktp) kaj peti pri ferio al mia labordonanto.
Do mi sukcesis veni. Mi venis al Kievo per buso, kaj de tie flugis al Prago, de Prago - al Kopenhago. La vojo daŭris tagon(25 horojn) ĝis mi atingis la festivalon. Mi presis multe da artikolojn pri Danio kaj Kopenhago, do mi legis ilin dum mia flugado. Sed fakte, mi ne bone sciis kiel atingi la festivalon de la flughaveno.
Do mi demandis al kelkaj junuloj pri tio. Ili bonmaniere eksplikis al mi kaj helpis aĉeti biletojn. Rimarkinde, ke ĉiuj homoj, kiujn mi renkontis en Danio estis tre helpemaj kaj amikemaj. Do ĉie sur mia vojo mi ekkonis novajn geulojn, kiuj helpis min: knabinoj de Novergio, knabinoj de Germanio, kaj, kompreneble danoj. Preskaŭ ĉiuj venadis al la festivalo, amuzaj vestaĵoj kaj tro multe da alkoholo signifis tion.
Kiam mi estis ĉe festivalo mi telefonis al Simono(unu de organizantoj), ke li renkontu min. Li kondukis min al la bazejo de esperanta grupo, eksplikis la regulojn kaj donis al mi brakringon. Ĉiu partoprenanto havis propran brakringon, kiu permesas eniri al la teritorio de la festivalo.
En la bazejo estis ĉirkaŭ 40-50 homoj, sed neniun mi konis de ili, krom Roĉjo(mi korespondis kun li per reto, ĉar li estis unu de organizantoj). Kiel poste mi eksciis, tie estis kvin ukrainoj, sed mi estis ununura kiu venis el Ukraino. Aliaj jam loĝis ie en teritorio de Eŭropa Unio.
Mi manĝis varman supon kaj konatiĝis kun kelkaj gejunuloj. Mi neniam antaŭe vidis tiel multe diversnaciaj homoj kune. Plejmulte estis eŭropanoj sed ankaŭ estis brazilanoj, usonano kaj eĉ knabino el Ĉinio! Sume estis ĉirkaŭ 90 volontuloj de esperanta grupo, sed nur 30-40 de ili estis esperanto parolantoj, do pli ofte ni uzis la anglan. Sed se mi volis praktiki Esperanton, trovi kunparolantojn ne estis problemo. Post kelkaj tagoj ni havis matenajn esperantajn lecionojn pro komencantoj.
Estis preskaŭ nokto, kaj oni diris, ke mi elektu liberan tendon por vivi. Mia tendo estis granda kaj kvinloka. Mi ekloĝis tie sole, aliaj evitis ĝin ĉar ĝi estis iom rompita. Fine mi prenis mian dormosakon kaj metis sin al ĝi, kaj provis ekdormi. Ne estis facile! Estis malvarme, kaj tero estis malseka! Mi havis kun mi 2 subĉemizojn, 4 T-ĉemizojn, kaj mi ĉion vestis! Estis tro malvarme komence.
Nokte, je la kvara en mian tendon ekloĝis tri francoj. Mi ekkoniĝis kun ili kaj daŭris dormi.
Je la oka matene Roĉjo vekis min. Li diris ke laŭ la horaro mi devas iri deĵori. Ho, surprizo! Do li kondukis min al pordego, ĉe kiu jam staris junulo kaj junulino de nia grupo. Oni eksplikis, ke nia laboro estas kontroladi homojn, kiuj transiras la pordegon, ke ili havas brakringojn. Fakte nia laboro, kiel laboro de volontuloj estis kvarfoje deĵori po ok horoj. Vere, ne estas multe laŭ mi. Ĉar dum deĵorado vi povas konatiĝi, havi interesan paroladon kaj ekscii pri landoj el kiuj venis viajn kunparolantojn.
Post du tagoj de deĵorado mi havis du liberaj tagoj, kaj mi decidis veni al Kopenhago. Aliaj partoprenantoj planis veni tien post la festivalo, sed post la festivalo mi devis tuj forflugi, do mi sole venis al la ĉefurbo. La vojo estis simpla: unuafoje vi devas veni al Roskilde urbo per buso, tio kostas 20 kronojn. Poste de Roskilde veni al Kopenhago per trajno, tio kostas 96 kronojn. Laŭ ukrainaj prezoj tio estas ege, ege multekosta! Sed ne gravis, ĉar mi ne estis en Ukraino)
Mia unua celo estis viziti Kristianion. Sed mi ne sciis kiel trovi ĝin. Mi demandis pri la vojo al pasantoj sur stratoj, kaj iu montris al mi informejon. Estas ejoj, kie turistoj povas preni mapojn senpage kaj ricevi ajnan informon pri la urbo. Ĝi estas vere helpema kaj bonfarita! Mi ne vidis tion eĉ en Prago(mi estis tie pasintjare). Do mi prenis la mapon kaj daŭris promeni sur stratoj de la bela urbo. Estis iom malfacile orientiĝi, ĉar mi prenis mapon en la angla kaj sur domoj ĉio estis skribita en la dana. De tempo al tempo mi demandis al homojn pri la korekta vojo. Kompreneble, mi povis uzi buson aŭ metron, sed pli interese iradi piede kaj spektadi la urbon. Foje mi petis pri la vojo al tri danaj knaboj. Unu de ili havis subĉemizon kun Black Sabbath. Ili diris ke ili ankaŭ iras al Kristianio, kaj invitis min aliĝi.
Ni amikiĝis, ili ankaŭ partoprenis la festivalon. Sed tiu tage ludis Green Day en Kopenhago, kaj ili volis viziti la koncerton. Finfine ni proksimiĝis al la pordego de Kristianio. Estas skribitaj reguloj, ke homoj tie ne rajtas foti kaj kuri. Alie ili estos malvestitaj kaj metitaj for. Do mi eĉ ne provis:)
Kutime homoj venas tien aĉeti kaj fumi kanabon, Kompreneble, tio ne estas laŭleĝa, sed se vi ne legis artikolon pri la Kristianio, legu tuj!
Dum nia parolado, mi malkovris fakton, ke unu de danoj scias multe da rusaj fivortoj. Heh, estis iom amuze, sed mi petis al li ne uzi ilin al rusoj aŭ ukrainoj, ĉar tio povas esti danĝera.
En Danio kaj en Kopenhago estas tro multe da bicikloj! Tio vere plaĉis al mi! Se vi kalkulus biciklojn kaj veturilojn sur startoj, vi vidus, ke kvanto de bicikloj estas eĉ pli multa ol kvanto de veturiloj.
Bicikloj ĉe superbazaro
Krom tio, kiel mi jam skribis, Kopenhago estas interesa bela urbo. Mi faris multe da fotoj, jen kejlkaj.
Jes, estas la pej interesa parto, ĉu ne? Almenaŭ pro tio homoj kolektiĝas tie! Dum la festivalo ludis ĉirkaŭ 80 bandojn kaj estis 7 scenejoj, se mi memoras korekte. Komence ludis ne vere indaj muzikistoj, kaj estis malfermitoj nur 2 scenejoj. Sed la lastaj kvar tagoj estis tute diversaj! Ĉiuj migradis de koncerto al koncerto. La plej famaj muzikistoj estis Metallica, Slipknot, Riahanna, Volbeat, Kraftwerk, The National, Queen of The Stone Age, Sigur Ros.
Sed mi partoprenis nur ĉirkaŭ kvin koncertojn de bandoj, kiuj mi antaŭe aŭskultis kaj ŝatas.
Of Monsters and Men
Slipknot (mi ne tiel ŝatas ilin, sed mi vizitis la koncerton)
Airbourne (la plej ŝatata bando de mi ĉe la festivalo)
Metallica
La lasta nokto ne estas kutima. Homoj lasas siajn tendojn, kaj simple lasas siajn aĵojn! (kredu al mi, en Ukrainio vi neniam vidus tion). Do vi povas trovi multe da interesaĵojn kaj preni ilin al si. Mia amiko trovis kelkajn tendojn kaj transdonis ilin al la organizantoj pro la venonta jaro. Iu eĉ ŝtelis miajn botojn kiuj staris ĉe mia tendo ekstere.
Ĉe festivalo estis tro multe da rubo, kaj mi decidis fari tian foton matene kiam vi forveturis:
Por mi la vojaĝo estis grandega viva sperto. Krom la muziko, Kopenhago kaj novaj amikoj, la plej interesa afero por mi estis dana societo! Mi vere ne pensis, ke homoj povas esti tiel kunlaboremaj kaj amikemaj. Mi eĉ aĉetis libron pri tio “How To Be Danish”. Sed, eble tio, estas alia rakonto.
Tamen mi neniam amuziĝis tiel multe antaŭe! Kompreneble mi ne sukcesis rakonti pri ĉio, do se vi estas juna kaj ŝatas muzikon(ne gravas kian) do venu al Roskilde 2014!
Aparte mi volas danki al DEJO kaj organizantoj de esperanta grupo pro ilia ega laboro, precipe al Simono, Roĉjo kaj Rasmuso.
]]>Dum Aroma Jalto renkontiĝo ni ofte veturas buse. En buso mi kaj aliaj esperantisoj multe babilis. Fojfoje mi bablis tro laŭde, kaj tio ne ĉiam plaĉis al aliaj pasaĝeroj. Al tempo de tempo ili longe rigradis al ni kaj poste demandis: “Kiun lingvon vi parolas, ĉu la hispanan?”. Ni respondis “Ne, Esperanton!”. Bedaŭrinde homoj ĉiam miris: ili ne sciis pri Esperanto tute kaj redemandas aŭ respondis “Ĉu? Mi pensis, ke ĝi estas morta”.
Kelfoje ni renkontadis malafablajn gevirojn, kiuj puŝadis aŭ sakris. Ni interparolis kaj ŝercadis pri tiuj homoj en Esperanto dum ilia ĉeesto, kaj, kompreneble, ili ne povis kompreni ion.
Poste amiko el Polando, Petro, ŝercis, ke ebleco priparoli aliajn homojn en ilia ĉeesto estas malluma flanko de Esperanto. Kaj al mi plaĉis tiu fakto, ĉar fojfoje ĝi povas esti utila =)
]]>Fakte, antaŭ unu semajno mi revenis de mia unua esperanto renkontiĝo Aroma Jalto, kiu daŭris dum dek tagoj, kaj mi volas priskribi iomete ĝin.
Aroma Jalto estas Esperanto renkontiĝo organizata de UkrEA(Uraina Esperanto-Asocio). Ĝi okazas ĉiu jare en urbo Jalto, kiu troviĝas en duoninsulo Krimeo apud Nigra Maro.
Post vivo en la granda poluita urbo, mi sentis kiel freŝis aero. Estis printempo kaj ĉiuj kreskaĵoj floris, ĉie estis la belega odoro. Do eble pro tio oni nomiĝas la renkontiĝo Aroma Jalto.
Por mi estas tre grave, ke tie mi unuafoje uzis Esperanton por internacia komunikado vive. Krom ukrainoj estis tre multe da poloj, rusoj, du germanoj kaj unu belgiano. Rimarkinde, ke inter la partoprenantoj ankaŭ estis du akademianoj.
Preskaŭ ĉiuj tie estis pli aĝaj ol mi, sed nenio estis enua pro tio! Ĉiu tage ni havis, matenmanĝon, lecionoj, ofte piedmarŝojn trans belegaj montaroj, koncertoj, ludoj kaj tiel plu.
Mi kaj mia amiko el Ĥarkovo komence konatiĝis kun du poloj de nia aĝo, kaj multe da tempo ni pasigis kune. Tre interese, ke poloj estis ankaŭ programistoj kiel ni! Fakte, ĉiuj knaboj de mia aĝo, kiuj estis tie estis programistoj(ĉu ne estas strange?).
Unue la renkontiĝo helpis al mi plibonigi mian Esperanton, precipe mian parolkapablon. Dum unuaj kvin tagoj, mi tute ne krokodilis, kaj ĉiam babilis, babilis, babilis… Kiam mi ekkuŝis por dormi kaj fermis miajn okulojn mi aŭdis voĉon de miaj novoj amikoj. Iam mi eĉ pensis, ke mi freneziĝas pro tio)
Due mi eksciis multe da informo pri Esperanto kulturo kaj movado. Nun mi komprenas, kion signifas frazon “esperantistoj vivas en alia mondo”. Ĉiuj estis tre afablaj, agrablaj kaj amikaj. Certe mi ne povas esprimi la atmosferon bone. Vi devas senti ĝin mem!
Ankaŭ mi aĉetis tie kelkajn libroj en Esperanto. Kaj nun mi scias kion signifas “legi librojn”, kiam oni diras tion je la 11-a vespere :D.
Do mi tre ĝojas pro tio, ke Esperanto vere funkcias! Ni povas komuniki kaj ŝerci! Ni povas kanti kaj skribi! Ni povas havi geamikojn en diversaj ladoj kaj vojaĝi!
Mi kreis etan filmon pri la renkontiĝo:
Bonvolu partopreni Aroman Jalton kun ni venontfoje! Vi povas aliĝi ĉe retpaĝo de Aroma Jalto.
P.S. Finfine mi unuafoje uzis mian Vim Esperanto kromaĵon por skribi ĉi artikolon =)
]]>Kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi fartas bone. Ankaŭ mi)
Ĉirkaŭ antaŭ unu semajno mi ricevis atenditan pakaĵon el Hispanio per poŝto:
Antaŭe mi mendis kvar T-ĉemizojn ĉe retvendejo tutmonde.org. Kaj estas evidente, ke en la pakaĵo estis ili.
Mi sendis foton al Joan Catala(de tutmonde.org) kaj, fakte, li jam verkis artikolon pri mi kaj T-ĉemizoj en la blogo de retvendejo.
Tamen, mi volas verki pri la aĉeto mem.
Mi aĉetis kvar ĉemizojn: flava, bruna, verda kaj blua. Tri el ili estas mezaj kaj unu estas eta(por mia amikino).
Flava T-ĉemizo | Bruna T-ĉemizo |
Ĉiu T-ĉemizo kostas 10 eŭroj kaj liverado por landoj de Eŭropo kostas 6 eŭroj. Do mi pagis 46 eŭroj al la vendejo.
Ĉar mi pagis per PayPal, ĝi antaŭ prenis ĉirkaŭ 2 eŭroj. Do kune mi pagis 48 eŭroj por 4 T-ĉemizoj aŭ 12 eŭroj por ĉemizo. Fakte estas ne koste. T-ĉemizoj en vendejoj de mia urbo kostas 10-150 grivnoj (ĉirkaŭ 10-15 eŭroj).
Ankaŭ mi devas diri, ke vere tiuj T-ĉemizoj estas altkvalitaj kaj faritaj el 100% kotono (fojfoje estas ne tre facile trovi la tiajn en vendejoj).
Kelkaj fotoj por amuzo:
Krom la T-ĉemizoj en pakaĵo estis kelkaj glumarkoj kun Esperanto etikedo =)
Mi pensas, ke estus bone, se tutmonde.org vendus pli aĵoj ol nur T-ĉemizoj. Ekzemple, kiam mi rakontis pri la aĉeto al esperantaj klubanoj, iu demandis min “ĉu ĝi vendas kepojn?”.
Fakte mi aĉetus librojn =)
]]>Ŝajnas, ke mi havas pli novaĵojn ol mi havas tempon por skribi pri tiuj. Tamen okazis ion gravan por mi, do legu.
Ĉirkaŭ antaŭ dek tagoj mi serĉis paperajn esperantajn librojn per Interreto. Mi preskaŭ fiaskis, sed mi trovis ion ĉe ukrainia retvendejo. Ĝi estas tekstaro de rakontoj de fama hungara verkisto, Julio Baghy. Rigardu.
Eble vi pensas “Ĉu vere? Ĉu estas esperanta libro ne la rusa lingvo?”. Parte vi pravas. Fakte, tiu estas eduka libro skribita en la rusa kaj Esperanto. Ĝi konsitas el originala rakontoj kaj tradukoj kun komentoj. Do mi povas legi paragrafojn en Esperanto, sed se io estas ne komprenebla por mi, mi povas rigradi supren kaj tie estas traduko de sama paragrafo kun eksplikoj. Do ĝi estas tre utila.
La metodo nomiĝas “Metodo por legado de Ilia Franko” (en la rusa “Метод чтения Ильи Франка”). Oni jam eldonis multaj libroj per tiu ĉi maniero. Iam mi komencis legi “La Hobito” de Tolkien. Kial ajn, mi ĝojegas ke oni eldonis libron en Esperanto ankaŭ!
Nun mi vere diras bonan nokton al vi, kara leganto:)
]]>Mi ekpensis “Ho! Estas bona ideo, kial ne?”. Do mi printis ok afiŝojn ĉe laborejo kaj demandis mian amikinon kunporti tondilon kaj gluon. Jen la rezulto! =)
]]>Do en Twitter min sekvas ankaŭ aliaj popoloj krom esperantistoj mi decidis krei novan konton nur por Esperanto. Bonvolu sekvu min tra @greyblake_eo.
Antaŭ kelkaj tagoj mi mendis 4 ĉemizojn kun emblemoj de Esperanto ĉe interreta vendejo Tutmonde. Ili eĉ skiribis pri tio en Twitter. Nun mi ĝoje atendas mian mendon =)
Mi havos ferio en Majo, do mi registriĝis en Arama Jalto. Se mi aĉetos fervojajn biletojn ĝi estos mia unua granda renkontiĝo ekster mia urbo. Alia afero estas Roskilde muzika festivalo en Danio. Ankaŭ mi registriĝis tie, do vi povas vidi mian nomon en la listo de aliĝintoj . Sed mi ne certas ankoraŭ, ke mi flugos tien. Unue mi devas ricevi ŝengenan vizon.
Ĵus mi trovis bonegan muzikan videon de Martin Wiese(kantisto de Persone). Mi tre ŝatas Persone, kaj ĉi tiu kanto kun interesa filmo ankaŭ estas tre bona. Aŭskultu ĝin!
Kaj mi dume iras dormi, ĉar estas la tria nokte. Bonan nokton!
]]>Ho! Estis neatendite. Antaŭe mi pensis, ke antikafejojn oni inventis ie en eskterlandoj. Sed ne. La unua antikafejo aperis en Rusio en la jaro 2011. Nun tiu speco de ejo populariĝas en Rusio kaj aliaj landoj de KSŜ(Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).
Ĉar ne ekzitas multe da informo pri tio en aliaj lingvoj, mi decidis skribi malgrandan artikolon pri antikafejo en Vikipedio.
Do ĝi estas tre oportuna ejo por renkontiĝoj, mi esperas, ke en la estonteco antikafejoj aperos en viaj landoj ankaŭ. Almenaŭ estas bona ideo por komerco ;)
]]>Viro manĝas bananon | Viron manĝas banano |
Mi aŭskultas “Inicialoj DC”, se vi volas mi povas dividi:
Ĝi estas francia muzikprojekto fondita de Eric Languillat en 2003. Mi aŭdis tion hieraŭ nokte kiam mi aŭskultis radion Muzaikon, kiam mi provis endormiĝi. Kutime mi ŝatas rokan muzikon, sed tiu kanto plaĉis al mi.
Mi ŝategas nokton. Ĝi estas mistera kaj trankvila periodo de diurno. Ĝi inspiras min…
]]>En Ĥarkovo(mia urbo) ni havas esperanton klubon, kiu nomiĝas “Ardo”. Kaj vi renkontiĝas ĉiu Demanĉe en librejo de Korolenko, sed hodiaŭ la renkotiĝo okazis en antikafejo “Hejme” (en la rusa lingvo “Дома”). Ni atendis havi paroladon per Skype kun niaj geamikoj el Odeso, kiuj celebras Humurinon (la 1-a de aprilo estas la festo de humoro), do iu inter ni kunportis amuzajn ĉapojn,
Mi volas montri al vi iom da fotoj =)
Mi kaj Svetlana
Junulinoj de nia esperanto klubo
Ihorro instruas urson:)
Nur kvin esperantistoj
Nia klubo kune
Dankon pro legi. Sekvan fojon mi rakontos pri kiel mi lernas Esperanton. Ĝis!
]]>Nun mi kaj mia koramikino sidas ĉe tablo en kafejo kaj kreas ĉi tiun blogon.
Mi havas iom da celoj por la blogo. Mi planas uzi tiun por praktiki mian skribadon en Esperanto. Bonvolu korekti min se mi havas erarojn, ĉar mi estas nur komencanto.
Por la blogo mi uzas Octopress, sed mi iomete ŝangis tiun, do tiu povas subteni Esperanton. Kaj nun estas nokto. Estis subite por mi, ke Octopress aŭ Jakyll ne integritaj kun I18n. Sed ne pensu pri tio se vi ne estas programisto kiel mi.
Nun mi lacas, sed poste mi skribos plu. Bonan nokton!
]]>