Pri antikafejo

Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri esperanto renkontiĝo en Ĥarkovo. Poste en Twitter iu demandis min: “Kio estas antikafejo?”. Mi volis trovi artikolon pri antikafejoj en Vikipedio kaj sendi ĝin al la demandanto, sed mi ne povis fari tion. Okazis, ke ekzistas nur unu artikolo pri antikafejo kaj ĝi estas skribita en la rusa.

Ho! Estis neatendite. Antaŭe mi pensis, ke antikafejojn oni inventis ie en eskterlandoj. Sed ne. La unua antikafejo aperis en Rusio en la jaro 2011. Nun tiu speco de ejo populariĝas en Rusio kaj aliaj landoj de KSŜ(Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).

Ĉar ne ekzitas multe da informo pri tio en aliaj lingvoj, mi decidis skribi malgrandan artikolon pri antikafejo en Vikipedio.

Do ĝi estas tre oportuna ejo por renkontiĝoj, mi esperas, ke en la estonteco antikafejoj aperos en viaj landoj ankaŭ. Almenaŭ estas bona ideo por komerco ;)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov