Novaĵoj

Saluton, karaj legantoj. Mi havas iom da novaĵoj por vi.

Nova konto en Twitter

Do en Twitter min sekvas ankaŭ aliaj popoloj krom esperantistoj mi decidis krei novan konton nur por Esperanto. Bonvolu sekvu min tra @greyblake_eo.

Ĉemizoj

Antaŭ kelkaj tagoj mi mendis 4 ĉemizojn kun emblemoj de Esperanto ĉe interreta vendejo Tutmonde. Ili eĉ skiribis pri tio en Twitter. Nun mi ĝoje atendas mian mendon =)

Renkontiĝoj

Mi havos ferio en Majo, do mi registriĝis en Arama Jalto. Se mi aĉetos fervojajn biletojn ĝi estos mia unua granda renkontiĝo ekster mia urbo. Alia afero estas Roskilde muzika festivalo en Danio. Ankaŭ mi registriĝis tie, do vi povas vidi mian nomon en la listo de aliĝintoj . Sed mi ne certas ankoraŭ, ke mi flugos tien. Unue mi devas ricevi ŝengenan vizon.

Bona kanto de Martin

Ĵus mi trovis bonegan muzikan videon de Martin Wiese(kantisto de Persone). Mi tre ŝatas Persone, kaj ĉi tiu kanto kun interesa filmo ankaŭ estas tre bona. Aŭskultu ĝin!


Kaj mi dume iras dormi, ĉar estas la tria nokte. Bonan nokton!

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov