Mia unua libro en Esperanto

Mi ne scias, kie vi estas, kara leganto, sed se vi estus tie, kie mi estas, mi dirus nun bonan nokton al vi.

Ŝajnas, ke mi havas pli novaĵojn ol mi havas tempon por skribi pri tiuj. Tamen okazis ion gravan por mi, do legu.

Ĉirkaŭ antaŭ dek tagoj mi serĉis paperajn esperantajn librojn per Interreto. Mi preskaŭ fiaskis, sed mi trovis ion ĉe ukrainia retvendejo. Ĝi estas tekstaro de rakontoj de fama hungara verkisto, Julio Baghy. Rigardu.

Eble vi pensas “Ĉu vere? Ĉu estas esperanta libro ne la rusa lingvo?”. Parte vi pravas. Fakte, tiu estas eduka libro skribita en la rusa kaj Esperanto. Ĝi konsitas el originala rakontoj kaj tradukoj kun komentoj. Do mi povas legi paragrafojn en Esperanto, sed se io estas ne komprenebla por mi, mi povas rigradi supren kaj tie estas traduko de sama paragrafo kun eksplikoj. Do ĝi estas tre utila.

La metodo nomiĝas “Metodo por legado de Ilia Franko” (en la rusa “Метод чтения Ильи Франка”). Oni jam eldonis multaj libroj per tiu ĉi maniero. Iam mi komencis legi “La Hobito” de Tolkien. Kial ajn, mi ĝojegas ke oni eldonis libron en Esperanto ankaŭ!

Nun mi vere diras bonan nokton al vi, kara leganto:)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov