T-ĉemizoj de tutmonde.org

Saluton karaj geamikoj!

Kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi fartas bone. Ankaŭ mi)

Ĉirkaŭ antaŭ unu semajno mi ricevis atenditan pakaĵon el Hispanio per poŝto:

Antaŭe mi mendis kvar T-ĉemizojn ĉe retvendejo tutmonde.org. Kaj estas evidente, ke en la pakaĵo estis ili.

Mi sendis foton al Joan Catala(de tutmonde.org) kaj, fakte, li jam verkis artikolon pri mi kaj T-ĉemizoj en la blogo de retvendejo.

Tamen, mi volas verki pri la aĉeto mem.

T-ĉemizoj

Mi aĉetis kvar ĉemizojn: flava, bruna, verda kaj blua. Tri el ili estas mezaj kaj unu estas eta(por mia amikino).

Flava T-ĉemizo Bruna T-ĉemizo

Ĉiu T-ĉemizo kostas 10 eŭroj kaj liverado por landoj de Eŭropo kostas 6 eŭroj. Do mi pagis 46 eŭroj al la vendejo.

Ĉar mi pagis per PayPal, ĝi antaŭ prenis ĉirkaŭ 2 eŭroj. Do kune mi pagis 48 eŭroj por 4 T-ĉemizoj aŭ 12 eŭroj por ĉemizo. Fakte estas ne koste. T-ĉemizoj en vendejoj de mia urbo kostas 10-150 grivnoj (ĉirkaŭ 10-15 eŭroj).

Ankaŭ mi devas diri, ke vere tiuj T-ĉemizoj estas altkvalitaj kaj faritaj el 100% kotono (fojfoje estas ne tre facile trovi la tiajn en vendejoj).


Fotoj

Kelkaj fotoj por amuzo:

Surprizo

Krom la T-ĉemizoj en pakaĵo estis kelkaj glumarkoj kun Esperanto etikedo =)

Kritiko

Mi pensas, ke estus bone, se tutmonde.org vendus pli aĵoj ol nur T-ĉemizoj. Ekzemple, kiam mi rakontis pri la aĉeto al esperantaj klubanoj, iu demandis min “ĉu ĝi vendas kepojn?”.

Fakte mi aĉetus librojn =)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov