Pri Aroma Jalto

Saluton, samideanoj! Sufiĉe longe mi ne skribis ion, do nun mi sentas, ke mi devas fari tion.

Fakte, antaŭ unu semajno mi revenis de mia unua esperanto renkontiĝo Aroma Jalto, kiu daŭris dum dek tagoj, kaj mi volas priskribi iomete ĝin.

Aroma Jalto estas Esperanto renkontiĝo organizata de UkrEA(Uraina Esperanto-Asocio). Ĝi okazas ĉiu jare en urbo Jalto, kiu troviĝas en duoninsulo Krimeo apud Nigra Maro.

Post vivo en la granda poluita urbo, mi sentis kiel freŝis aero. Estis printempo kaj ĉiuj kreskaĵoj floris, ĉie estis la belega odoro. Do eble pro tio oni nomiĝas la renkontiĝo Aroma Jalto.

Por mi estas tre grave, ke tie mi unuafoje uzis Esperanton por internacia komunikado vive. Krom ukrainoj estis tre multe da poloj, rusoj, du germanoj kaj unu belgiano. Rimarkinde, ke inter la partoprenantoj ankaŭ estis du akademianoj.

Preskaŭ ĉiuj tie estis pli aĝaj ol mi, sed nenio estis enua pro tio! Ĉiu tage ni havis, matenmanĝon, lecionoj, ofte piedmarŝojn trans belegaj montaroj, koncertoj, ludoj kaj tiel plu.

Mi kaj mia amiko el Ĥarkovo komence konatiĝis kun du poloj de nia aĝo, kaj multe da tempo ni pasigis kune. Tre interese, ke poloj estis ankaŭ programistoj kiel ni! Fakte, ĉiuj knaboj de mia aĝo, kiuj estis tie estis programistoj(ĉu ne estas strange?).

Unue la renkontiĝo helpis al mi plibonigi mian Esperanton, precipe mian parolkapablon. Dum unuaj kvin tagoj, mi tute ne krokodilis, kaj ĉiam babilis, babilis, babilis… Kiam mi ekkuŝis por dormi kaj fermis miajn okulojn mi aŭdis voĉon de miaj novoj amikoj. Iam mi eĉ pensis, ke mi freneziĝas pro tio)

Due mi eksciis multe da informo pri Esperanto kulturo kaj movado. Nun mi komprenas, kion signifas frazon “esperantistoj vivas en alia mondo”. Ĉiuj estis tre afablaj, agrablaj kaj amikaj. Certe mi ne povas esprimi la atmosferon bone. Vi devas senti ĝin mem!

Ankaŭ mi aĉetis tie kelkajn libroj en Esperanto. Kaj nun mi scias kion signifas “legi librojn”, kiam oni diras tion je la 11-a vespere :D.

Do mi tre ĝojas pro tio, ke Esperanto vere funkcias! Ni povas komuniki kaj ŝerci! Ni povas kanti kaj skribi! Ni povas havi geamikojn en diversaj ladoj kaj vojaĝi!

Mi kreis etan filmon pri la renkontiĝo:

Bonvolu partopreni Aroman Jalton kun ni venontfoje! Vi povas aliĝi ĉe retpaĝo de Aroma Jalto.

P.S. Finfine mi unuafoje uzis mian Vim Esperanto kromaĵon por skribi ĉi artikolon =)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov