La malluma flanko de Esperanto

Dum Aroma Jalto renkontiĝo ni ofte veturas buse. En buso mi kaj aliaj esperantisoj multe babilis. Fojfoje mi bablis tro laŭde, kaj tio ne ĉiam plaĉis al aliaj pasaĝeroj. Al tempo de tempo ili longe rigradis al ni kaj poste demandis: “Kiun lingvon vi parolas, ĉu la hispanan?”. Ni respondis “Ne, Esperanton!”. Bedaŭrinde homoj ĉiam miris: ili ne sciis pri Esperanto tute kaj redemandas aŭ respondis “Ĉu? Mi pensis, ke ĝi estas morta”.

Kelfoje ni renkontadis malafablajn gevirojn, kiuj puŝadis aŭ sakris. Ni interparolis kaj ŝercadis pri tiuj homoj en Esperanto dum ilia ĉeesto, kaj, kompreneble, ili ne povis kompreni ion.

Poste amiko el Polando, Petro, ŝercis, ke ebleco priparoli aliajn homojn en ilia ĉeesto estas malluma flanko de Esperanto. Kaj al mi plaĉis tiu fakto, ĉar fojfoje ĝi povas esti utila =)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov