Muzika festivalo en Roskilde 2013

Mi subite malsaniĝis, kaj mi devis ŝanĝi mian hodiaŭan planon. Ankaŭ mia ena esperanta konscienco jam longe vokas min skribi ĉi-artikolon. Do saluton, karaj! Eble vi scias, ke mi partoprenis la muzikan festivalon en Roskilde en julio. Pro tio mi volas rakonti.

Koncize pri la festivalo

Roskilde estas ĉiujara muzika festivalo en Danio, kiu okazis ĉirkaŭ Roskilde urbo, 30km de Kopenhago. Ĝi estas la plej granda muzika oranĝo en Danio, kaj kutime oni havas ĉirkaŭ 100,000 partoprenantojn. Dirinde, ke 30,000 de la partoprenantoj estas volontuloj, kiuj helpas organizi la festivalon kaj partoprenas ĝin senpage. Volontuloj prezentas diversajn daniajn organizaĵojn. La festivalo daŭras naŭ tagojn.

Vizo

En majo mi aliĝis al la festivalo kiel volontulo de DEJO per tiu retpaĝo. Mi loĝas en Ukrainio, kaj por vojaĝi tien, mi bezonas ŝengenan vizon. Do organizantoj helpas kaj sendas invitleteron, se estas bezonata.

Dum 2 semajnoj mi kolektis dokumentojn por la vizo. Vere ne estas gajiga proceduro. Ĝuste unu monato antaŭ la komenco de la festivalo mi transdonis dokumentojn al viza centro en mia urbo. Alie mi devus vojaĝi en Kievon(ĉefurbo) por viziti la danian ambasadejon. Tio daŭrus tagon, do mi ŝparis tempon(sed ne monon, ĉar servo de la viza centro havas propran prezon). Oni diris ke tio daŭros 10 tagojn, do mi havis sufiĉe da tempo(almenaŭ mi pensis tiel).

Post 2 semajnoj nenio okazis. Mi telefonis al la viza centro, kaj demandis. Virina voĉo respondis, ke miajn dokumentojn estas transdonitaj al la ambasadejo, sed ili ne respondis ankoraŭ. “Nu, bone” pensis mi.

Mi atendis ankaŭ semajnon. Nenio. Mi denove telefonis. Estis la sama respondo. Mi iom koleriĝis. Ĉar mi ne povis konfirmi al la partoprenantoj, ke mi venos, kaj mi devus aĉeti avia biletojn.

Restis nur tri tagojn. Mi denove telefonis kaj eksplikis la situacion. Oni konsilis skribi rekte al la ambasadejo kaj donis al mi la retadreson. Do mi skribis. Kaj post 2 horoj mi ricevis respondon, ke miajn dokumentojn estas traktitaj, kaj mia pasporto estos ne Ĥarkovo baldaŭ.

Tiamaniere mi havis nur du tagojn por prepari sin: aĉeti biletojn, aĉeti bezonatajn aĵojn(dormosako, pluvbotojn, ktp) kaj peti pri ferio al mia labordonanto.

Danio

Do mi sukcesis veni. Mi venis al Kievo per buso, kaj de tie flugis al Prago, de Prago - al Kopenhago. La vojo daŭris tagon(25 horojn) ĝis mi atingis la festivalon. Mi presis multe da artikolojn pri Danio kaj Kopenhago, do mi legis ilin dum mia flugado. Sed fakte, mi ne bone sciis kiel atingi la festivalon de la flughaveno.

Do mi demandis al kelkaj junuloj pri tio. Ili bonmaniere eksplikis al mi kaj helpis aĉeti biletojn. Rimarkinde, ke ĉiuj homoj, kiujn mi renkontis en Danio estis tre helpemaj kaj amikemaj. Do ĉie sur mia vojo mi ekkonis novajn geulojn, kiuj helpis min: knabinoj de Novergio, knabinoj de Germanio, kaj, kompreneble danoj. Preskaŭ ĉiuj venadis al la festivalo, amuzaj vestaĵoj kaj tro multe da alkoholo signifis tion.

Tendaro

Kiam mi estis ĉe festivalo mi telefonis al Simono(unu de organizantoj), ke li renkontu min. Li kondukis min al la bazejo de esperanta grupo, eksplikis la regulojn kaj donis al mi brakringon. Ĉiu partoprenanto havis propran brakringon, kiu permesas eniri al la teritorio de la festivalo.

En la bazejo estis ĉirkaŭ 40-50 homoj, sed neniun mi konis de ili, krom Roĉjo(mi korespondis kun li per reto, ĉar li estis unu de organizantoj). Kiel poste mi eksciis, tie estis kvin ukrainoj, sed mi estis ununura kiu venis el Ukraino. Aliaj jam loĝis ie en teritorio de Eŭropa Unio.

Mi manĝis varman supon kaj konatiĝis kun kelkaj gejunuloj. Mi neniam antaŭe vidis tiel multe diversnaciaj homoj kune. Plejmulte estis eŭropanoj sed ankaŭ estis brazilanoj, usonano kaj eĉ knabino el Ĉinio! Sume estis ĉirkaŭ 90 volontuloj de esperanta grupo, sed nur 30-40 de ili estis esperanto parolantoj, do pli ofte ni uzis la anglan. Sed se mi volis praktiki Esperanton, trovi kunparolantojn ne estis problemo. Post kelkaj tagoj ni havis matenajn esperantajn lecionojn pro komencantoj.

Estis preskaŭ nokto, kaj oni diris, ke mi elektu liberan tendon por vivi. Mia tendo estis granda kaj kvinloka. Mi ekloĝis tie sole, aliaj evitis ĝin ĉar ĝi estis iom rompita. Fine mi prenis mian dormosakon kaj metis sin al ĝi, kaj provis ekdormi. Ne estis facile! Estis malvarme, kaj tero estis malseka! Mi havis kun mi 2 subĉemizojn, 4 T-ĉemizojn, kaj mi ĉion vestis! Estis tro malvarme komence.

Nokte, je la kvara en mian tendon ekloĝis tri francoj. Mi ekkoniĝis kun ili kaj daŭris dormi.

Deĵorado

Je la oka matene Roĉjo vekis min. Li diris ke laŭ la horaro mi devas iri deĵori. Ho, surprizo! Do li kondukis min al pordego, ĉe kiu jam staris junulo kaj junulino de nia grupo. Oni eksplikis, ke nia laboro estas kontroladi homojn, kiuj transiras la pordegon, ke ili havas brakringojn. Fakte nia laboro, kiel laboro de volontuloj estis kvarfoje deĵori po ok horoj. Vere, ne estas multe laŭ mi. Ĉar dum deĵorado vi povas konatiĝi, havi interesan paroladon kaj ekscii pri landoj el kiuj venis viajn kunparolantojn.

Kopenhago

Post du tagoj de deĵorado mi havis du liberaj tagoj, kaj mi decidis veni al Kopenhago. Aliaj partoprenantoj planis veni tien post la festivalo, sed post la festivalo mi devis tuj forflugi, do mi sole venis al la ĉefurbo. La vojo estis simpla: unuafoje vi devas veni al Roskilde urbo per buso, tio kostas 20 kronojn. Poste de Roskilde veni al Kopenhago per trajno, tio kostas 96 kronojn. Laŭ ukrainaj prezoj tio estas ege, ege multekosta! Sed ne gravis, ĉar mi ne estis en Ukraino)

Mia unua celo estis viziti Kristianion. Sed mi ne sciis kiel trovi ĝin. Mi demandis pri la vojo al pasantoj sur stratoj, kaj iu montris al mi informejon. Estas ejoj, kie turistoj povas preni mapojn senpage kaj ricevi ajnan informon pri la urbo. Ĝi estas vere helpema kaj bonfarita! Mi ne vidis tion eĉ en Prago(mi estis tie pasintjare). Do mi prenis la mapon kaj daŭris promeni sur stratoj de la bela urbo. Estis iom malfacile orientiĝi, ĉar mi prenis mapon en la angla kaj sur domoj ĉio estis skribita en la dana. De tempo al tempo mi demandis al homojn pri la korekta vojo. Kompreneble, mi povis uzi buson aŭ metron, sed pli interese iradi piede kaj spektadi la urbon. Foje mi petis pri la vojo al tri danaj knaboj. Unu de ili havis subĉemizon kun Black Sabbath. Ili diris ke ili ankaŭ iras al Kristianio, kaj invitis min aliĝi.

Ni amikiĝis, ili ankaŭ partoprenis la festivalon. Sed tiu tage ludis Green Day en Kopenhago, kaj ili volis viziti la koncerton. Finfine ni proksimiĝis al la pordego de Kristianio. Estas skribitaj reguloj, ke homoj tie ne rajtas foti kaj kuri. Alie ili estos malvestitaj kaj metitaj for. Do mi eĉ ne provis:)

Kutime homoj venas tien aĉeti kaj fumi kanabon, Kompreneble, tio ne estas laŭleĝa, sed se vi ne legis artikolon pri la Kristianio, legu tuj!

Dum nia parolado, mi malkovris fakton, ke unu de danoj scias multe da rusaj fivortoj. Heh, estis iom amuze, sed mi petis al li ne uzi ilin al rusoj aŭ ukrainoj, ĉar tio povas esti danĝera.

En Danio kaj en Kopenhago estas tro multe da bicikloj! Tio vere plaĉis al mi! Se vi kalkulus biciklojn kaj veturilojn sur startoj, vi vidus, ke kvanto de bicikloj estas eĉ pli multa ol kvanto de veturiloj.

Bicikloj ĉe superbazaro

Krom tio, kiel mi jam skribis, Kopenhago estas interesa bela urbo. Mi faris multe da fotoj, jen kejlkaj.

Koncertoj

Jes, estas la pej interesa parto, ĉu ne? Almenaŭ pro tio homoj kolektiĝas tie! Dum la festivalo ludis ĉirkaŭ 80 bandojn kaj estis 7 scenejoj, se mi memoras korekte. Komence ludis ne vere indaj muzikistoj, kaj estis malfermitoj nur 2 scenejoj. Sed la lastaj kvar tagoj estis tute diversaj! Ĉiuj migradis de koncerto al koncerto. La plej famaj muzikistoj estis Metallica, Slipknot, Riahanna, Volbeat, Kraftwerk, The National, Queen of The Stone Age, Sigur Ros.

Sed mi partoprenis nur ĉirkaŭ kvin koncertojn de bandoj, kiuj mi antaŭe aŭskultis kaj ŝatas.

Of Monsters and Men

Slipknot (mi ne tiel ŝatas ilin, sed mi vizitis la koncerton)

Airbourne (la plej ŝatata bando de mi ĉe la festivalo)

Metallica

La fino

La lasta nokto ne estas kutima. Homoj lasas siajn tendojn, kaj simple lasas siajn aĵojn! (kredu al mi, en Ukrainio vi neniam vidus tion). Do vi povas trovi multe da interesaĵojn kaj preni ilin al si. Mia amiko trovis kelkajn tendojn kaj transdonis ilin al la organizantoj pro la venonta jaro. Iu eĉ ŝtelis miajn botojn kiuj staris ĉe mia tendo ekstere.

Ĉe festivalo estis tro multe da rubo, kaj mi decidis fari tian foton matene kiam vi forveturis:

La konkludo

Por mi la vojaĝo estis grandega viva sperto. Krom la muziko, Kopenhago kaj novaj amikoj, la plej interesa afero por mi estis dana societo! Mi vere ne pensis, ke homoj povas esti tiel kunlaboremaj kaj amikemaj. Mi eĉ aĉetis libron pri tio “How To Be Danish”. Sed, eble tio, estas alia rakonto.

Tamen mi neniam amuziĝis tiel multe antaŭe! Kompreneble mi ne sukcesis rakonti pri ĉio, do se vi estas juna kaj ŝatas muzikon(ne gravas kian) do venu al Roskilde 2014!

Aparte mi volas danki al DEJO kaj organizantoj de esperanta grupo pro ilia ega laboro, precipe al Simono, Roĉjo kaj Rasmuso.

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov