Kiel mi eklernis Esperanton

Saluton! Antaŭ unu jaro mi eklernis Esperanton(almenaŭ pli malpli) kaj hodiaŭ mi volas rakonti kiel mi atingis tion. Vere por ekposedi la lingvon mi bezonis nur 3 monatojn. Poste mi malpli aktive okupiĝis pri ĝi.

Mi uzis diversajn kursojn kaj ilojn, kaj mi kredas, ke ili kune donas pli egan efekton por la edukado ol iu sola kurso. Do, mi komencu!

Lernu!

Por komenco lernantojn bezonas iun bazan kurson, kiu estus skeleto por lernado, de kiu lernanto povus ekscii pri la gramatikaj aferoj. Por tio mi povas rekomendi almenaŭ du kursojn:

  • Lernu.net - bone konata socia reto en la esperanta mondo. Tie ĉi estas troveblaj multe da retaj kursoj, inkluzive kursoj por komencantoj.
  • Kurso de Esperanto - brazila kurso tradukita al multaj lingvoj. Persone al mi tre plaĉas. Estas nur 12 bone faritaj lecionoj post kiuj vi konos esperantan gramatikon, povos legi, paroli kaj skribi.

Memoru!

Por memoradi vortojn mi uzas Anki. La programo estas kreita por memori ĉion. La ideo estas simpla: vi havas kartaron kun kartoj. Ĉiu karto havas frontan kaj malantaŭan flankojn. Sur la fronta flanko estas skribita demando(ekzemple vorto), kaj sur la malantaŭa estas respondo(ekzemple traduko de la vorto). La programo montras al vi frontan flankon, kaj vi devas mem decidi, ĉu vi konas tion karton? Se vi tute ne konas ĝin, ĝi estos montrita al vi post kelkaj minutoj denove, se vi tre bone konas, la programo montros ĝin al vi post pli longa tempo(ekzemple post kelkaj tagoj, semajnoj, monatoj - tio dependas).

En la reto jam ekzistas multaj kartaroj kreitaj de volontuloj. Mi uzis kartaron nomita “Esperanto 101”.

Kartaro Karto Malfermita karto

La programo estas bonega por poŝtelefono! Ĉiu tage mi atingas oficejon per metropoliteno, kaj la vojo daŭras tutan horon, por mi tio estis bona oportuno lerni Esperanton!:) Nun sammaniere mi lernas hispanajn vortojn.

Legu!

Por komenco mi rekomendas “Lasu Min Paroli Plu” de Claude Perion. Estas aro de rakontoj skribita por edukitaj celoj. Ĝi komencas per simpla eta rakonto, kiun povas kompreni ĉiuj. Kaj poste unu post unu la rakontoj gradiĝas kaj novaj vortoj aperas.

Skribu!

Trovu esperantajn amikojn en la sociaj retoj(Lernu.net, Facebook, Vkontakte, Google+, Twitter) kaj komencu korespondi! Tio sufiĉe helpas, kiam ni lernas lingvojn, ĉar korespondi estas ĉiam interese, kaj ni havas pli multe da motivado. Mi starigis tion ĉi blogon por praktiki mian skribkapablon, kaj nun mi iam skribas ion interesan ĉi tie.

Uzu vortarojn!

Inter retaj vortaroj al mi plej plaĉas Glosbe.com. Ĝi havas bonajn tradukojn el/al Esperanto kompare al aliaj vortaroj kaj tradukiloj, kiujn mi sukcesis trovi.

Por poŝtelefono kun Android mi rekomendas PReVo.

Aŭskultu!

Ekzistas multaj esperantistaj radioj en la reto. Muzaika estas mia la plej ŝatata. Mi aŭskultas ĝin preskaŭ ĉiutage dum duonhoro, kutime antaŭ mia endormiĝo. Komence, kiam mi nur lernis la lingvon, mi komprenis nur kelkajn vortojn en granda frazo, sed poste komprenadis pli kaj pli. Cerbo bezonas trejnadon por kompreni rapidan paroladon.

Por Android ekzistas bonega programo “Esperanto-radio” per kiu vi povas aŭskulti ankaŭ aliajn esperantajn radiojn.

Muzaiko - raporto ludas Muzaiko - muziko ludas

Ankaŭ aŭskultado de muziko ege helpas: mi aŭskultadis kantojn de Persone, Dolĉamar, La Perdita Generacio kaj aliaj muzikistoj. Mi interesiĝis pri tekstojn, tradukis ilin kaj kantis.

Spektu!

Jen 2 bonegajn vidaĵojn en Esperanto por komencantoj:

Kaj fine.. Parolu!

Trovu esperantajn amikojn en la reto kaj korespondu, organize skajpajn paroladojn. Mi vivas en Ukrainio kaj de tempo al tempo mi havas paroladojn per skajpo kun amikoj en Argentino kaj Brazilo. Estas tre malproksime de mi, kaj niaj landoj estas tute diversaj, do tio estas ege interese:)

Provu trovi esperantan klubon en via urbo, aŭ se ĝi ne ekzistas, organizu ĝin mem! Almenaŭ vi povas provi esperantigi viajn amikojn, kaj praktiki Esperanton kun ili. Ekzemple, mi kaj mia koramikino havas tagojn, kiam ni parolas en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj por praktiti ilin.

Mi esperas, ke ĉi tiujn simplaj konsiloj helpos al vi aŭ al viaj amikoj ekposedi Esperanton. Dankon pro la legado!:)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov