Vivo sen kafeino

Saluton, karaj legantoj! Hodiaŭ mi parolu pri kafeino. Ĉu vi trinkas kafon? Ĉu teon? Ĉu vi iam pensis, ke ĉiu tage ni konsumas kafeinon?

Oni povas diri ke kafeino estas malpeza drogo ĉar ĝi havas precipajn ecojn de drogo:

  • Donas antaŭvideblan senton (eŭforion)
  • Altiras atenton kiam nova dozo estas necesa
  • Kelktempe malaperigis doloron
  • Kutimigas

Jen la listo produktoj kun kafeino, kiujn homoj ofte konsumas:

  • Kafo
  • Nigra teo
  • Verda teo
  • Mateo
  • Kakao
  • Ĉokolado
  • Kolao
  • Energiaj trinkaĵoj

La eksperimento

Mi decidis provi vivi unu semajno tute sen kafeino, kaj mi tute ne konsumos produktojn de kafeino (eĉ pecon de ĉokolada biskvito!).

Ĉiu tage mi skribu kion mi sentas, do ĉi tia artikolo estos eta taglibro Se vi interesiĝas, bonvolu sekvi mi ĉe Twitter, mi faros anoncon pri nova informo tie ĉiu tage dum la sekva semajno.

La tago 1-a

Mi dormis nur 4 horoj. Do kompreneble dum la tuta tago mi volis dormi. Ununura likvaĵo, kiun mi trinkis, estis akvo (krom glaso da lakta koktelo vespere). En mia oficejo ni havas rekon kaj paralelstangoj, kaj post farado de ekzercoj dum 20-30 minutoj mi sentis sin tre vigle, sed poste volis dormi eĉ pli kaj sentis sin lace.

En kuirejo mi vidis kiel miaj kolegoj manĝis laktan ĉokoladon. Mi imagis pecon de la bongusta ĉokolado sur mia lango… Mmm.. Kaj tuj haltigis tian fantazion.

Do mia tago pasis sen kafeino. Mi iris dormi iom post meznokto kaj tuj endormiĝis, ĉar mi sufiĉe lacis.

La tago 2-a

Mi vekiĝis je 12-a horo. Mi dormis ĉirkaŭ 11 horoj kaj sentis sin bonege. Mi devas konfesi, ke mi vidis sonĝon, ke mi trinkas verdan teon en oficejo. Sed tio estis nur sonĝo. Dum la tuta tago mi havis bonan humoron kaj naĝadis multe en lago. Mi iris dormi je la 11-a vespere kaj rapide endormiĝis.

La tago 3-a

Dimanĉo. Mi mem vekiĝis je la sesa kaj ne plu povis dormi, kvankam vi volis. Mi prenis banon kun varma akvo kaj faris matenajn ekzercojn. La unua duono de la tago pasis tre vigle, sed vespero mi, kiel kutime, lacis kaj volis dormi. Dum la tago mi trinkis akvon, sukon kaj kompoton. Mi iris dormi ĉirkaŭ je la dekdua, sed ne povis endormiĝi tuj.

La tago 4-a

Mi vekiĝis je la sepa, dankon al horloĝo. Starigi sin ne estis facili ĉi-matene. Post farado de kelkaj ekzercoj mi vere vekiĝis. Estis nova semajno kaj nun dum la tuta semajno vi havos lecionojn de la hispana je la oka matene. En oficejo mi tre volis dormi. Mi notis, se mi faras fizikan movadon mi sentas sin iom pli bone. Dum la tago mi estis dormema, sed vespere vi fariĝis pli vigla.

La tago 5-a

La tago estis tre simila al la antaŭa. Mi vekiĝis je la sepa denove kaj endormiĝis iom post meznokte. De tempo al tempo vi volis dormi en laborejo.

La tago 6-a

Mi vekiĝis je la sepa, kaj iris dormi meznokte. Sentis sin sufiĉe bone, kvankam vekiĝado ne estis tre facila.

La tago 7-a

Kiel kutime mi volis dormi matene. Humoro estis stranga, mi sentis sin strange. Mi ne rapidis, mi estis trankvila. Aperis sento de granda certeco, eĉ mi ne sciis pri kio ekzakte mi certis. Mi simple ne zorgis plu. Sed samtempe mi ne estis tiom emocia kiam antaŭ. Povas esti, ke estas pro manko de bona dormo.

Finfine mi ne volis trinki teon aŭ kafon.

La konkludo

Mi volas pardonpeti ke mi ne skribis ĉiu tage, kiel mi planis.

Mi povas diri, ke la eksperimento sukecesis. Hodiaŭ estas 26-a de Julio kaj mi jam ne trinkas kafon dum tre semajnoj, kaj simple ne volas.

Kaj mi volas danki al via respondo! Mi tre ĝojas, ke ankaŭ iu de vi decidis aliĝi a la eksperimento kaj malkovris novan vivon, vivon sen kafo!:)

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov