Gerda malaperis

Saluton al ĉiuj loĝantoj de Esperantujo!

Hieraŭ mi ricevis librojn, kiujn mi aĉetis ĉe katalogo de UEA kaj hodiaŭ mi legis konatan romanon de Claude Piron “Gerda Malaperis”.

Fakte, mi iam komencis spekti la filmon, sed ne finspektis ĝin.

Kiam mi elektadis la libron en la reto, mi pensis ke ĝi estas serioza dika libro, sed nun aperis, ke tute ne! Ĝi konsistas sole de 60 paĝoj kun sufiĉe grandaj literoj, kiujn oni ofte uzas por infanlibroj, do mi legis ĝin tuj.

Kiel kutime mi faras kun literaturo en alilandaj lingvoj, mi legis ĝin laŭte por praktiki prononcadon. Ankaŭ mi eksciis kelkajn novajn vortojn, kiujn mi metis al mia Anki Esperanto kartaro.

La romano estas skribita por instruado, do la rakonto estas sufiĉe simpla sed kun intrigo, kaj mi kun plezuro senprobleme legis ĝin. Ĝi estas perfekta por mia nivelo de Esperanto. Fakte ĝi iom revivigis mian Esperanton, ĉar dum la longa tempo mi ne legis kaj ne parolis multe.

Do la sekva libro, kion mi legu estas “Lasu min paroli plu”. Verdire mi jam legis ĝin en interreto, kaj ĝi tiom plaĉis al mi, ke mi ekvolis havi ĝin en papero.

Komentoj

Copyright © 2014 Sergej Potapov