Pri antikafejo

Eldonita en:

Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis pri esperanto renkontiĝo en Ĥarkovo. Poste en Twitter iu demandis min: “Kio estas antikafejo?”. Mi volis trovi artikolon pri antikafejoj en Vikipedio kaj sendi ĝin al la demandanto, sed mi ne povis fari tion. Okazis, ke ekzistas nur unu artikolo pri antikafejo kaj ĝi estas skribita en la rusa.

Ho! Estis neatendite. Antaŭe mi pensis, ke antikafejojn oni inventis ie en eskterlandoj. Sed ne. La unua antikafejo aperis en Rusio en la jaro 2011. Nun tiu speco de ejo populariĝas en Rusio kaj aliaj landoj de KSŜ(Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).

Ĉar ne ekzitas multe da informo pri tio en aliaj lingvoj, mi decidis skribi malgrandan artikolon pri antikafejo en Vikipedio.

Do ĝi estas tre oportuna ejo por renkontiĝoj, mi esperas, ke en la estonteco antikafejoj aperos en viaj landoj ankaŭ. Almenaŭ estas bona ideo por komerco ;)

Nokta rimarko

Eldonita en:

Nun mi sidas en mia lito kun tekokomputilo. Estas je la tria horo nokte. Jes, estas tro malfrue, mi scias. Morgaŭ matene mi devos vekiĝi por veturi al la laborejo, sed ne gravas…

Mi aŭskultas “Inicialoj DC”, se vi volas mi povas dividi:

Ĝi estas francia muzikprojekto fondita de Eric Languillat en 2003. Mi aŭdis tion hieraŭ nokte kiam mi aŭskultis radion Muzaikon, kiam mi provis endormiĝi. Kutime mi ŝatas rokan muzikon, sed tiu kanto plaĉis al mi.

Mi ŝategas nokton. Ĝi estas mistera kaj trankvila periodo de diurno. Ĝi inspiras min…

Esperanto renkontiĝo en Ĥarkovo

Eldonita en:

Saluton!

En Ĥarkovo(mia urbo) ni havas esperanton klubon, kiu nomiĝas “Ardo”. Kaj vi renkontiĝas ĉiu Demanĉe en librejo de Korolenko, sed hodiaŭ la renkotiĝo okazis en antikafejo “Hejme” (en la rusa lingvo “Дома”). Ni atendis havi paroladon per Skype kun niaj geamikoj el Odeso, kiuj celebras Humurinon (la 1-a de aprilo estas la festo de humoro), do iu inter ni kunportis amuzajn ĉapojn,

Mi volas montri al vi iom da fotoj =)

Mi kaj Svetlana


Junulinoj de nia esperanto klubo


Ihorro instruas urson:)


Nur kvin esperantistoj


Nia klubo kune


Dankon pro legi. Sekvan fojon mi rakontos pri kiel mi lernas Esperanton. Ĝis!

La komenco

Eldonita en:
Etikedoj: Esperanto, blogo, komenco

Saluton al esperantistoj de la tuta mondo!

Nun mi kaj mia koramikino sidas ĉe tablo en kafejo kaj kreas ĉi tiun blogon.

Mi havas iom da celoj por la blogo. Mi planas uzi tiun por praktiki mian skribadon en Esperanto. Bonvolu korekti min se mi havas erarojn, ĉar mi estas nur komencanto.

Post 5-7 horoj…

Por la blogo mi uzas Octopress, sed mi iomete ŝangis tiun, do tiu povas subteni Esperanton. Kaj nun estas nokto. Estis subite por mi, ke Octopress aŭ Jakyll ne integritaj kun I18n. Sed ne pensu pri tio se vi ne estas programisto kiel mi.

Nun mi lacas, sed poste mi skribos plu. Bonan nokton!

Copyright © 2014 Sergej Potapov